Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Hejmpaĝo
17-a Konferenco (2008)
16-a Konferenco (2007)
Statuto
Statutpropono
Aliĝu aŭ Abonu
Pri Ni

Internaciisto Raportojn kaj artikolojn, ĉu originalajn, ĉu tradukitajn, por nia revuo Internaciisto oni sendu al la redaktoro. Petu senpagan ekzempleron.

Membreco de IKEK estas malferma al ĉiu, kiu akceptas la statuton kaj pagas membrokotizon.

Membro ricevas Internaciiston senpage, kaj rajtas aliĝi al nia reta diskutgrupo.

La mastrumanto bonvenigos viajn kritikojn kaj sugestojn por plibonigi ĉi tiun retpaĝon.

Nur aktualaj membroj de IKEK vochdonos en baloto por elekti estraron antaŭ nia 17-a konferenco (Julio 2008).
Ĉu vi jam pagis? Aliĝu!

Aktualaj Ligoj

Jen "Lernu!" - por lerni Esperanton
Jen Esperanto-rubriko de "www.marxists.org"
Jen Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO")
UEA IKEK kunlaboras kun Universala Esperanto Asocio ekde 1998
SAT Sennacieca Asocio Tutmonda (ankoraŭ konata kiel Laborista Esperanto-Movado)
Jen la Komunista Frakcio de SAT
MAS Monda Asembleo Socia
Jen Esperanta Civito

Aliaj Ligoj

Jen intervjuo kun Stano Keable en La Ondo de Esperanto (2003/07) - "Klasbatalo - kontraŭ ĉia naciismo"




Martelo kaj serpilo
Ruĝa Stelo

Partoprenu la 17-an IKEK-Konferencon!
Roterdamo, Nederlando, 16-19 Julio 2008

La konferenco okazos tuj antaŭ la 93-a Universala Kongreso de Esperanto (19-26 Julio), por faciligi partoprenon en ambaŭ eventoj. Ni invitas ĉiun maldekstran esperantiston partopreni niajn diskutojn, kaj fariĝi membron de IKEK. Konferencajn informojn.

Ĉe la Universala Kongreso, vizitu nian budon en la movada foiro, kaj ĉeestu la dumkongresan kunvenon de IKEK. Detalojn kontrolu en la kongresa programo.

Esperanto por la klasbatalo


IKEK estas organizaĵo de komunistoj kiuj parolas la internacian lingvon Esperanto kaj utiligas ĝin por la klasbatalo de la laboristaro por senklasa komunisma socio.

Ni celas interrilatigi la komunistajn esperantistojn, kaj helpi al la internaciaj rilatoj de la komunistaj kaj klasbatalantaj partioj kaj de la laborista movado.

Al la klaskonsciaj gelaboristoj, ni proponas subtenon kaj utiligon de Esperanto kiel demokrata kaj praktika rimedo en la lukto por monda unueco de nia klaso.

Al la progresemaj esperantistoj, ni proponas subtenon al la klasbatalo de la laboristaro. Nur la monda laborista klaso, bone organizita kun demokrata politika programo, kapablas gvidi la homaron preter la kontraŭ-homa infero, kion alportas la kapitalismo.

Hejmpaĝo    Konferenco    Statuto    Aliĝu aŭ Abonu    Kiel pagi    Pri Ni   

© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.