![]() |
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
IKEK — Internacia Komunista Esperantista KolektivoEsperanto por la klasbatalo |
![]() |
Aktuala Statuto de IKEK, laste amendita je 2008Mallonge pri la Statutode Stano KeableLa aktuala Statuto de IKEK konsistas el la originala statuto adoptita de la 10-a Internacia Konferenco, plus amendoj adoptitaj de la 15-a kaj 16-a Internaciaj Konferencoj. Nur Internacia Konferenco de IKEK rajtas ŝanĝi la Statuton, per simpla plimulto (Ĉapitro 2-a, Artikolo 3). Inter konferencoj gvidas elektita estraro, konfirmita de konferenco. Estraro elektas postenulojn laŭbezone. Estraro kunvokas konferencojn. IKEK fondiĝis je 1974, fare de membroj de la Komunista Partio de Portugalio kun subteno de sia partio laŭ kongresa rezolucio. Dum 14 jaroj ĝi funkciis sen ajna statuto. La 10-a Internacia Konferenco de IKEK (Lisbono 1988) unuafoje adoptis Statuton. Je 1998, la 12-a IK aprobis amendojn per aldono de detalplena Regularo — sed poste neniu kunmetis en dokumento la diversajn proponojn kaj amendojn. Decidoj restis ne plenumitaj. Dokumentoj restis ne verkitaj, ĝis la 16-a IK (Ĉeĥio 2007) decidis: "... simpligi la formalan strukturon de la Kolektivo per forigo de la kaduka, neuzebla Regularo adoptita en 1998. Restas mallonga Statuto, ŝangebla per simpla konferenca plimulto ..." Originala statuto adoptita de la 10-a Internacia Konferenco de IKEK, Lisbono 1988:Ĉapitro 1-a: PrincipojArtikolo 1: Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK) celas: interrilatigi la komunistajn Esperantistojn. Artikolo 2: Per la lingvo Esperanto, IKEK provas helpi al la internaciaj rilatoj de la laborista movado, precipe de la komunistaj partioj kaj aliaj klasbatalantaj partioj. Artikolo 3: IKEK ne devas stari flanke de la grandaj problemoj de nia epoko: paco, socia progreso, ekologio, demokratio. Artikolo 4: IKEK estas malferma al ĉiuj tendencoj de la laborista movado. La marksismo-leninismo, kiun parto el la IKEK-anoj rigardas deviga fundamento, estas debatebla por ĉiuj. Artikolo 5: Gravas la komunaj interesoj de laboristaro por paca mondo, socialismo kaj komuna batalo por socialaj interesoj. Artikolo 6: IKEK ne volas esti unubloka, sed dialektike evoluanta organizo. Artikolo 7: La landaj KEK povas doni propran nacian statuton koheran kun la principoj de IKEK. Ĉapitro 2-a: StrukturojArtikolo 1: Ĉiuj membroj* estas kunvokataj al la Internacia Konferenco (IK). Artikolo 2: IK elektas la estraron**. Tiu ĉi konsistas almenaŭ el Prezidanto, Vicprezidanto(j), Sekretario, Kasisto, Redaktisto de Internaciisto. La elektitaj gekamaradoj estas reelekteblaj. Artikolo 3: Nur IK rajtas ŝangi la statuton per simpla plimulto. Modifoj kaj klarigoj:*Membroj: Decido de la 16-a IK (Ĉeĥio 2007) difinis membrecon kaj kotizaron:
Laŭ decido de la estraro je 2007-11-30:
** Estraro kaj postenuloj: Laŭ decido de la 15-a IK (Vilno 2005):
Laŭ decido de la 16-a IK (Ĉeĥio 2007), konfirmita de la 17-a IK (Roterdamo 2008):
comments powered by HyperComments |