Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8). © IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj.
Reprodukto, ekstrakto au traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.
Hejmpaĝo Statuto Konferencoj HOPI Internaciisto Abonu Aliĝu Pagu Kontaktu
Komentojn atendas retmastrumanto
Nia organo:
Verku, raportu, traduku, abonu
Flugfolio: 'Nur per klasbatalo...'
Esperanto por la klasbatalo (Kio estas IKEK?)
Manojn For de la Popolo de Irano! (HOPI)
"Lernu!" - Retpaĝo por lerni esperanton
Marxists.org - esperanto-rubriko de la Marksista Interreta Arkivo
La Diplo
- esperanto versio de Le Monde Diplomatique
UEA: Universala Esperanto Asocio. IKEK kunlaboras kun UEA ekde 1998
SAT: Sennacieca Asocio Tutmonda - ankoraŭ konata kiel Laborista Esperanto-Movado.
Komunista Frakcio de SAT
MAS: Monda Asembleo Socia
Libroj eldonitaj de MAS, inkluzive de kelkaj klasikaĵoj de Marks kaj Engels, tradukitaj de K-do Vilhelmo Lutermano
Esperantio.net
Esperanta Civito
'Klasbatalo - kontraŭ ĉia naciismo' - Intervjuo kun K-do Stano Keable en La Ondo de Esperanto (2003/07)
Manifesto de la Komunista Partio
(PDF 701kb)
- ĉe la esperanta rubriko de marxists.org.
Esperanta traduko kaj postparolo de Detlev Blanke. Klaku ĉe la bildo por legi la libron.
Jen resumo de studaĵo far profesoro Leonid Ŝirikov, kiu aperis en N-ro 9/2002 de la ruslingva periodaĵo Dialog (eldonita 1990-2004). Kamarado Johano Petik elektis, resumis kaj tradukis ĝin ĉar, en liaj vortoj, ĝi “prezentas la komplikajn, multe pridiskutitajn historiojn de Sovetunio kaj Komunista Partio de Soveta Unio surbaze de faktoj kaj indikoj, senmaskigante la antikomunismajn histori-falsigojn”.
_____________
Ekde la Gorbaĉova-Jelcina turniĝo kontraŭ-revolucia la antikomunisma propagando, de balotado al balotado fortimigas nin per asertoj pri la politika subpremado en la 30-aj kaj 50-aj jaroj de la lasta jarcento. Oni konscie troigas la nombron de la viktimoj, ŝiras la procesojn de la fortostreĉoj por firmigi la sovetan potencon disde la realaj cirkonstancoj, akuzadas la tutan partion kaj la sovetan ŝtaton anstataŭ la farintoj mem de la subpremado. Manke de adekvataj refutoj la histori-falsigoj, prisilentadoj, mensogoj faras la impreson de aŭtenteco. Ankaŭ pro tio estas eksterordinare grava returni al tiuj komplikaj kaj pezaj paĝoj de nia historio, pliprecizigi la faktojn per dokumentoj. Legu pli ...
IKEK estas organizaĵo de komunistoj kiuj parolas la internacian lingvon Esperanto kaj utiligas ĝin por la klasbatalo de la laboristaro por senklasa komunisma socio.
Ni celas interrilatigi la komunistajn esperantistojn, kaj helpi al la internaciaj rilatoj de la komunistaj kaj klasbatalantaj partioj kaj de la laborista movado.
Al la klaskonsciaj gelaboristoj, ni proponas subtenon kaj utiligon de Esperanto kiel demokrata kaj praktika rimedo en la lukto por monda unueco de nia klaso.
La progresemajn esperantistojn ni vokas al subteno de la lukto de la laboristaro. Nur la monda laborista klaso, bone organizita kun demokrata politika programo, kapablas gvidi la homaron preter la kontraŭ-homa infero, kion alportas la kapitalismo.
Manojn For de la Popolo de Irano!
La 16-a konferenco de IKEK unuanime decidis, ke IKEK subtenu la kampanjon ‘Manojn For de la Popolo de Irano’ (HOPI - anglalingve: Hands Off the People of Iran), kaj aldonu la nomon de IKEK al la listo de subskribantoj de la Fonda Deklaro de HOPI. La kampanjo naskiĝis en London, el diskutoj inter Britaj kaj Iranaj komunistoj je 2006 ĉe la somera Komunista Universitato organizita en Londono de la Komunista Partio de Granda Britio (CPGB). La ĉefa slogano estas duflanka: ‘Ne al imperiisma milito!, Ne al la teokrata reĝimo!’ La kampanjo kontraŭstaras Uson-Britan atakon al Irano, kaj mobilizas solidarecon kun la luktantaj laboristoj, virinoj, studentoj, gejoj, ktp, subpremataj de la novliberala grandkapitalisma islama respubliko. Legu pli ...
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.