Martelo kaj serpilo Ruĝa Stelo

Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8). © IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj.
Reprodukto, ekstrakto au traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.

IKEK - Internacia Komunista Esperantista Kolektivo - "Esperanto por la klasbatalo"

Hejmpaĝo Statuto Konferencoj HOPI Abonu Aliĝu Pagu Kontaktu

16-a Konferenco (2007)
17-a Konferenco (2008)


17-a IKEK-konferenco
Roterdamo, Nederlando, 16-19 Julio 2008

Konferenca Raporto

La konferenco okazis tuj antaŭ la 93-a Universala Kongreso de Esperanto ĉe la sama urbego, por faciligi partoprenon en ambaŭ eventoj. Konferencejo estis lokalo de komunista organizaĵo Rode Morgen (Ruĝa Tagiĝo).

Politika Rezolucio

Kolektiĝinte kaj diskutinte la politikan situacion en la mondo kaj problemojn, kiuj staras antaŭ la internacia komunista movado, la konferenco konstatas:

En la mondo daŭras la krizo de kapitalismo, kiu havante en siaj manoj riĉajojn kaj potencon, tamen ne povas solvi la problemojn, kiuj alfrontas la homaron: senlaboreco, malsato, malriĉo, malsano.

Tiujn problemojn povas solvi nur socialismo, bazita sur la teorioj de Marks kaj Lenin. Dum la lasta tempo pli kaj pli evidentiĝas la neceso de socialisma revolucio, kiu en ĉiu unuopa lando povas havi proprajn specifajn trajtojn.

Bazante sin sur supre priskribita situacio, la partoprenantoj de IKEK-konferenco aprobis:

1. Subteno de la decidoj el internacia interkonsultado far reprezentantoj de komunistaj kaj laboristaj partioj kiu okazis en Novembro 2007 en la urbo Minsk (Belorusio);

2. Kondamnas la reakcian kampanjon kontraŭ Popola Ĉinio, inkluzive la provokojn, organizitajn en la Tibeta aŭtonoma regiono de Ĉinio, kies celo estas profiti pro la okazo de la olimpikaj ludoj por malstabiligi Ĉinion kaj bremsi ĝian sukcesan disvolviĝon;

3. Esprimas sian solidarecon kun la Bolivara procezo en Venezuelo, kun la popoloj de suda kaj centra amerikoj, kiuj ekpaŝis la vojon de socia progreso kaj nacia sendependeco de Usono, de gia ekonomia kaj politika premo.

La konferenco alvokas daŭre aktive uzi la internacian mondolingvon esperanto, por firmigi ligojn de maldekstraj fortoj en ilia batalo kontraŭ imperiismo.

Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!

Elekto de estraro

Konferenco kontrolis rezultojn de antaŭ-konferenca baloto por elekti kolektivan estraron. Balotilo montris 6 kandidatojn. Ĉiu IKEK-membro povis voĉdoni aŭ “por” aŭ “kontraŭ” ĉiu kandidato. Ĉiu abonanto de "Internaciisto" estis konsiderata membro de IKEK.

Konferenco ne konsentis kun formo de balotiloj, nome ke en ĝi estis enskribitaj postenoj de elektataj estraranoj. Rezulte estis akceptita jena decido:

"La konferenco opiniias, ke IKEK devas sekvi la decidon de la IKEK-konferenco en Ĉehio [2007], laŭ kiu IKEK-membraro elektas nur la estraron, sed la estraro mem distribuas inter si la postenojn (prezidanto, vic-prezidanto, ktp). La konferenco proponas fini ĉi laboron antaŭ la 1-a de Septembro de 2008."

Elektiĝis ĉiuj 6 kandidatoj: Alcino Ramos Alves (Portugalio); Stano Keable (Britio); Maria Prilepskaja (Rusio); Johano Petik (Hungario); Luis Serrano Pérez (Hispanio); Dieter Rooke (Svisio).

Prelegoj kaj Diskutoj

Prezentis prelegojn:

K-do Natins: Fusilistoj en Latvio - revoluciuloj apoge al la ruĝa armeo.

K-do Rooke: Laborista Esperanto-gazetaro (prezentita jam dum ĵurnalista konferenco en Vilno).

K-dino Prilepskaja: La enigmo de la jaro 1937.

Okazis vigla intersanĝo de opinioj kun gvidanto de Rode Morgen. Li prezentis sian organizon, klarigante la celaron kaj agadon. Ni informis pri la tuj okazonta Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo kaj la ligo inter komunismo kaj Esperanto.

Je la fina tago, matene okazis neformalaj diskutoj pri Tibeto, Honkongo, Makao, Amerikoj suda kaj norda, pri kampanjo de hispanaj esperantistoj kontraŭ faŝisto Franco, kaj aliaj temoj.

Ceteroj

Propono de K-do Vilhelmo Lutermano por statutŝango estis ne pritraktita kaj tial falis ĉar neniu ĉeestanto ĝin proponis.

Dum vizito de konferencanoj al sidejo de Universala Esperantista Asocio, salutis oficiale IKEK-konferencon ĝenerala sekretario de UEA Osmo Buller.

Informon pri 10-jara jubileo de kunlabora rilato inter IKEK kaj UEA aperis en unua Kongresa Kuriero.

Bedaŭrinde ne okazis kunveno de komunistoj kadre de UK. Tamen okazis kunvena prelego pri laborista Esperanto-movado en Nederlando, far studento kiu faris finstudon pri tiu ĉi temo.


16-a Konferenco (2007)
17-a Konferenco (2008)
Supren


16-a Internacia Konferenco de IKEK
2007/09/12-16, Dobriĉovice, Ceĥio
Raporto de Stano Keable, dumkonferenca prezidanto

Ĉefaj konferencaj decidoj

La konferenco okazis en sportejo ‘Sokol’, en Ĉehia urbeto Dobriĉovice, apud Prago, aranĝita por ni fare de la Esperantista turisma firmao KAVA-PECH, gvidata de Petro Chrdle. Ni dankas al Petro por lia kapablo kaj helpemo, per kiuj eĉ malgranda konferenco ebligas. Jen la ĉefajn pozitivajn decidojn. Plenan raporton ricevos IKEK-membroj.

Per minuto da silento, la konferencanoj honoris la memoron de nia forpasinta kamarado Johano Petera (Ĉehio).

Dum tri tagoj da streĉa diskutado, la konferenco decidis simpligi la formalan strukturon de la Kolektivo per forigo de la kaduka, neuzebla Regularo adoptita en 1998. Restas mallonga Statuto, ŝangebla per simpla konferenca plimulto, al kiu la konferenco aldonis la akcepton de nova metodo elekti estraron – per baloto de la membraro, anstataŭ de la konferencaj ĉeestantoj. Ni ja bezonas la partoprenon de membroj en ĉiuj mondopartoj, inkluzive de tiuj, kiuj ne kapablas pagi veturkoston por ĉeesti konferencon. Nia revuo, Internaciisto, kunligos nin. Per ĝi ni konatiĝos unu kun alia. Kaj ankaŭ malriĉa membro rajtos voĉdoni por estraranoj.

La konferenco ricevis raportojn pri membraro kaj pri distribuado de Internaciisto, kaj utilan financan trarigardon de la jaroj 2000 gis 2006. Estis notita ke, malgraŭ ke sufiĉas la kaso por garantii la ekziston de Internaciisto dum kelkaj jaroj, la enspez-nivelo ne estas kontentiga, kaj tial la revuo povas aperi nur 6 fojoj po jaro, kaj la malaktualeco de la enhavo estas tial neevitebla. Tial ni adoptis etapojn por kreskigi la enspezojn, la abonantaron kaj la membraron de IKEK, cele al pli ofta, pli aktuala kaj tial pli efika gazeto. Ankaŭ estas decidita produkti membro-bultenon, por aktualaj aferoj.

Estis elektita kvin-persona estraro, por gvidi la Kolektivon ĝis la venonta konferenco, en 2008: Stano Keable (Britio), Luis Serrano Perez (Hispanio), Johano Petik (Hungario), Maria Prilepskaja (Rusio) kaj Dieter Rooke (Svislando). Ĉefaj taskoj de la estraro estas ĝisdatigi aktualan membroliston; varbi novajn membrojn kaj abonantojn; gajni novajn regulajn donacantojn; organizi membraran baloton por nova estraro en 2008; kaj organizi nian 17-an konferencon en 2008, tuj antaŭ aŭ tuj post la Universala Kongreso de Esperanto (La UK okazos en Nederlando, 19-26 Julio 2008).

Estis konfirmita la metodon elekti postenulojn adoptita jam de la 15-a konferenco je 2005 (Vilno). Tio estas, ke la estraro elektos la postenulojn – sekretario, prezidanto, kasisto, ktp – laŭ bezono. Tiel la organizaĵo restos fleksebla, kaj samtempe protektos sin kontraŭ hazardoj. Se, ekzemple, sekretario mortos, aŭ prezidanto freneziĝos, aŭ kasisto kabeos. Aŭ povas okazi, ke prezidanto fariĝos politike malakceptebla laŭ opinio de plimulto da estraranoj. Pli malpli facile, kolektiva estraro povos tuj anstataŭi la perditan postenulon per alia kamarado. Tiel, la organizaĵo ne devos atendi krize gis venonta konferenco, nek organizi membraran baloton por solvi la problemon. Jen grava avantaĝo de kolektiva estraro.

Aldona organiza principo konfirmita de la konferenco estas tio, ke postenulo ne devas esti estrarano. Malgranda gvidantaro funkcios pli facile ol granda, dum ĉiu membro povos fari taskon au plenumi funkcion – kompreneble sub gvidado de la estraro. La konferenco aplaŭdis la laboron de nia ĝisnuna kasisto, K-do Alcino Alves Ramos, kaj esperis, ke li pretos daŭre plenumi tiun rolon – tamen respektante lian preferon ne partopreni la estraron.

Estis konfirmita, la difino de membro de IKEK: tiu, kiu pagas abon-kotizon por nia revuo, Internaciisto, akceptas la Statuton, kaj petas membrecon. Do, membro kaj abonanto pagas saman kotizon, sed abonanto ne estas aŭtomate membro. La estraro prizorgas aktualan membroliston, kaj konfirmos la membrecon. Nur membro rajtas partopreni la retan diskutgrupon de IKEK. Nur membro rajtas partopreni baloton por elekti estraron. Nur membro rajtas voĉdoni dum konferenco – sed estis konfirmita, ke nova kamarado povos fariĝi membron ĉe konferenco kaj tuj rajtos voĉdoni. Tiel, niaj konferencoj povos efike varbi novajn membrojn.

Estis adoptita nova kotizaro ekde 2008, pli kosta por pli riĉaj landoj. Per tiu paŝo, ni intencas pli serioze pritrakti nian propran kolektivon. Por 2007, la kotizo restas je 15 eŭroj por ĉiuj landoj. Ekde Januaro 2008, la nova kotizo egalos al la aktuala membro-kotizo (sen revuo) de UEA [kategorio MJ(-T)] por la koncerna lando.

La konferenco unuanime decidis, ke IKEK subtenu la kampanjon ‘Manojn For de la Popolo de Irano’ (HOPI - anglalingve: Hands Off the People of Iran), kaj aldonu la nomon de IKEK al la listo de subskribantoj de la Fonda Deklaro de HOPI. La kampanjo naskiĝis en London, el diskutoj inter Britaj kaj Iranaj komunistoj je 2006 ĉe la somera Komunista Universitato organizita en Londono de la Komunista Partio de Granda Britio (CPGB). La ĉefa slogano estas duflanka: ‘Ne al imperiisma milito!, Ne al la teokrata reĝimo!’ La kampanjo kontraŭstaras Uson-Britan atakon al Irano, kaj mobilizas solidarecon kun la luktantaj laboristoj, virinoj, studentoj, gejoj, ktp, subpremataj de la novliberala grandkapitalisma islama respubliko.

Post diskuto pri interesa gramatika prelego de K-do Johano Petik pri ‘Kelkaj malsanoj de nia lingvo’, la konferenco finis per kantado de ‘La Internacio’. Vespere, kelkaj kamaradoj ĝuis la spektaklon de la Nigra Teatro de Prago.


Supren Hejmpaĝo

© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.