Internacia Komunista Esperantista Kolektivo
La konferenco okazis en sportejo ‘Sokol’, en Ĉeĥia urbeto Dobřichovice, apud Prago, aranĝita por ni fare de la Esperantista turisma firmao KAVA-PECH, gvidata de Petro Chrdle. Ni dankas al Petro por lia kapablo kaj helpemo, per kiuj eĉ malgranda konferenco ebliĝas. Jen la ĉefajn pozitivajn decidojn. Plenan raporton ricevos IKEK-membroj.
Per minuto da silento, la konferencanoj honoris la memoron de nia forpasinta kamarado Johano Petera (Ĉeĥio).
Dum tri tagoj da streĉa diskutado, la konferenco decidis simpligi la formalan strukturon de la Kolektivo per forigo de la kaduka, neuzebla Regularo adoptita en 1998. Restas mallonga Statuto, ŝanĝebla per simpla konferenca plimulto, al kiu la konferenco aldonis la akcepton de nova metodo elekti estraron – per baloto de la membraro, anstataŭ de la konferencaj ĉeestantoj. Ni ja bezonas la partoprenon de membroj en ĉiuj mondopartoj, inkluzive de tiuj, kiuj ne kapablas pagi veturkoston por ĉeesti konferencon. Nia revuo, Internaciisto, kunligos nin. Per ĝi ni konatiĝos unu kun alia. Kaj ankaŭ malriĉa membro rajtos voĉdoni por estraranoj.
La konferenco ricevis raportojn pri membraro kaj pri distribuado de Internaciisto, kaj utilan financan trarigardon de la jaroj 2000 ĝis 2006. Estis notita ke, malgraŭ ke sufiĉas la kaso por garantii la ekziston de Internaciisto dum kelkaj jaroj, la enspez-nivelo ne estas kontentiga, kaj tial la revuo povas aperi nur 6 fojojn po jaro, kaj la malaktualeco de la enhavo estas tial neevitebla. Tial ni adoptis etapojn por kreskigi la enspezojn, la abonantaron kaj la membraron de IKEK, cele al pli ofta, pli aktuala kaj tial pli efika gazeto. Ankaŭ estas decidita produkti membro-bultenon, por aktualaj aferoj.
Estis elektita kvin-persona estraro, por gvidi la Kolektivon ĝis la venonta konferenco, en 2008: Stano Keable (Britio), Luis Serrano Perez (Hispanio), Johano Petik (Hungario), Maria Prilepskaja (Rusio) kaj Dieter Rooke (Svislando). Ĉefaj taskoj de la estraro estas ĝisdatigi aktualan membroliston; varbi novajn membrojn kaj abonantojn; gajni novajn regulajn donacantojn; organizi membraran baloton por nova estraro en 2008; kaj organizi nian 17-an konferencon en 2008, tuj antaŭ aŭ tuj post la Universala Kongreso de Esperanto (La UK okazos en Nederlando, 19-26 Julio 2008).
Estis konfirmita la metodon elekti postenulojn adoptita jam de la 15-a konferenco je 2005 (Vilno). Tio estas, ke la estraro elektos la postenulojn – sekretario, prezidanto, kasisto, ktp – laŭ bezono. Tiel la organizaĵo restos fleksebla, kaj samtempe protektos sin kontraŭ hazardoj. Se, ekzemple, sekretario mortos, aŭ prezidanto freneziĝos, aŭ kasisto kabeos. Aŭ povas okazi, ke prezidanto fariĝos politike malakceptebla laŭ opinio de plimulto da estraranoj. Pli malpli facile, kolektiva estraro povos tuj anstataŭi la perditan postenulon per alia kamarado. Tiel, la organizaĵo ne devos atendi krize ĝis venonta konferenco, nek organizi membraran baloton por solvi la problemon. Jen grava avantaĝo de kolektiva estraro.
Aldona organiza principo konfirmita de la konferenco estas tio, ke postenulo ne devas esti estrarano. Malgranda gvidantaro funkcios pli facile ol granda, dum ĉiu membro povos fari taskon aŭ plenumi funkcion – kompreneble sub gvidado de la estraro. La konferenco aplaŭdis la laboron de nia ĝisnuna kasisto, K-do Alcino Alves Ramos, kaj esperis, ke li pretos daŭre plenumi tiun rolon – tamen respektante lian preferon ne partopreni la estraron.
Estis konfirmita, la difino de membro de IKEK: tiu, kiu pagas abon-kotizon por nia revuo, Internaciisto, akceptas la Statuton, kaj petas membrecon. Do, membro kaj abonanto pagas saman kotizon, sed abonanto ne estas aŭtomate membro. La estraro prizorgas aktualan membroliston, kaj konfirmos la membrecon. Nur membro rajtas partopreni la retan diskutgrupon de IKEK. Nur membro rajtas partopreni baloton por elekti estraron. Nur membro rajtas voĉdoni dum konferenco – sed estis konfirmita, ke nova kamarado povos fariĝi membron ĉe konferenco kaj tuj rajtos voĉdoni. Tiel, niaj konferencoj povos efike varbi novajn membrojn.
Estis adoptita nova kotizaro ekde 2008, pli kosta por pli riĉaj landoj. Per tiu paŝo, ni intencas pli serioze pritrakti nian propran kolektivon. Por 2007, la kotizo restas je 15 eŭroj por ĉiuj landoj. Ekde Januaro 2008, la nova kotizo egalos al la aktuala membro-kotizo (sen revuo) de UEA [kategorio MJ(-T)] por la koncerna lando.
La konferenco unuanime decidis, ke IKEK subtenu la kampanjon ‘Manojn For de la Popolo de Irano’ (HOPI -anglalingve: Hands Off the People of Iran), kaj aldonu la nomon de IKEK al la listo de subskribantoj de la Fundamenta Deklaro de HOPI (trovu Esperanto-versio ĉe www.hopoi.org/esperanto.html). La kampanjo naskiĝis en London, el diskutoj inter Britaj kaj Iranaj komunistoj je 2006 ĉe la somera Komunista Universitato organizita en Londono de la Komunista Partio de Granda Britio (CPGB),. La ĉefa slogano estas duflanka: ‘Ne al imperiisma milito!, Ne al la teokrata reĝimo!’ La kampanjo kontraŭstaras Uson-Britan atakon al Irano, kaj mobilizas solidarecon kun la luktantaj laboristoj, virinoj, studentoj, gejoj, ktp, subpremataj de la novliberala grandkapitalisma islama respubliko.
Post diskuto pri interesa gramatika prelego de K-do Johano Petik pri ‘Kelkaj malsanoj de nia lingvo’, la konferenco finis per kantado de ‘La Internacio’. Vespere, kelkaj kamaradoj ĝuis la spektaklon de la Nigra Teatro de Prago.
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.