Internacia Komunista Esperantista Kolektivo

Hejmpaĝo
17-a Konferenco (2008)
16-a Konferenco (2007)
Statuto
Statutpropono
Aliĝu aŭ Abonu
Pri Ni

Internaciisto Raportojn kaj artikolojn, ĉu originalajn, ĉu tradukitajn, por nia revuo Internaciisto oni sendu al la redaktoro. Petu senpagan ekzempleron.

Membreco de IKEK estas malferma al ĉiu, kiu akceptas la statuton kaj pagas membrokotizon.

Membro ricevas Internaciiston senpage, kaj rajtas aliĝi al nia reta diskutgrupo.

La mastrumanto bonvenigos viajn kritikojn kaj sugestojn por plibonigi ĉi tiun retpaĝon.

Nur aktualaj membroj de IKEK vochdonos en baloto por elekti estraron antaŭ nia 17-a konferenco (Julio 2008).
Ĉu vi jam pagis? Aliĝu!

Aktualaj Ligoj

Jen "Lernu!" - por lerni Esperanton
Jen Esperanto-rubriko de "www.marxists.org"
Jen Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO")
UEA IKEK kunlaboras kun Universala Esperanto Asocio ekde 1998
SAT Sennacieca Asocio Tutmonda (ankoraŭ konata kiel Laborista Esperanto-Movado)
Jen la Komunista Frakcio de SAT
MAS Monda Asembleo Socia
Jen Esperanta Civito

Aliaj Ligoj

Jen intervjuo kun Stano Keable en La Ondo de Esperanto (2003/07) - "Klasbatalo - kontraŭ ĉia naciismo"




Martelo kaj serpilo
Ruĝa Stelo

Konferencaj Informoj

Partoprenu la 17-an IKEK-konferencon!
Roterdamo, Nederlando, 16-19 Julio 2008

Nia konferenco okazos tuj antaŭ la 93-a Universala Kongreso de Esperanto (19-26 Julio), por faciligi partoprenon en ambaŭ eventoj. Ni invitas ĉiun maldekstran esperantiston partopreni niajn diskutojn, legu nian revuon kaj fariĝi membron de IKEK. Membriĝu aŭ Abonu.

Ĉe la Universala Kongreso, vizitu nian budon en la movada foiro, kaj ĉeestu la dumkongresan kunvenon de IKEK. Detalojn kontrolu en la kongresa programo.

Konferencejo: Lokalo de komunista organizaĵo Rode Morgen (Ruĝa Tagiĝo), proksime al metrostacio Rijnhaven: Cronjéstraat 41, NL 3072 XM Roterdamo (Tel: 010-4860045).
Konferencaj alighoj: Informu al Dieter Rooke, Äussere Klus 14, 47702 Oensingen, Svisio. dieter.rooke@vtxmail.ch Tel: +41 623 960 186.
Konferenca kotizo: 40 EUR, pagenda al UEA-konto rook-1, aŭ surloke.
Manĝaĵoj kaj tranoktado: Tiujn ĉi ni ne provizas. Ni rekomendas uzi la loĝigan servon de UEA.

Provizora Konferenca Tagordo

Notu bone: la konferenco estas la plej alta aŭtoritato de IKEK. Tial, je la komenco de la konferenco, ĝi mem decidos la tagordon.

Merkredo, la 16-an: Alventago. 19:00h: Interkona vespero, kun ruĝa vino.

Konferenca Horaro:
Ĵaŭdo, la 17-an, je 09:00h: Malfermo de la konferenco.
17-a ĝis 18-a, de 09:00h ĝis 18:00h, kun paŭzoj.
Sabato la 19-a, 09:00h ĝis 12:00h. Fermo de konferenco je 12:00h. Posttagmeze, IKEK-budo ĉe 'movada foiro' de la Universala Kongreso

Nepraj punktoj de la tagordo:
1. Malfermo de la konferenco. Enkondukaj rimarkoj de la pasinta prezidanto. Adopto de konferenca tagordo.
2. Nova estraro:
(a) Kontrolo de aktuala membrolisto.
(b) Skrutinio de balotiloj por nova IKEK-estraro.
(c) Konferenca aprobo de nove elektita estraro.
3. Protokolo de la 16-a IKEK-konferenco (2008):
(a) Konfirmo, ke la protokolo ĝustas.
(b) Aferoj venantaj el la protokolo.
4. Propono por statutŝanĝo - de K-do Vilhelmo Lutermano
5. Raportoj: Kaso, Membraro, Internaciisto, ktp.
6. Laborprogramo.

Aliaj proponitaj eroj:
A. Prelego: 'Historio de la laboristara esperanto-gazetaro', far Dieter Rooke.
B. Diskuto kun reprezentanto de Rode Morgen - maoista organizaĵo - per interpretado de la germana aŭ angla.
C. Salutvortoj de Osmo Buller, ĝenerala sekretario de UEA. Vizito al la centra oficejo de UEA. Trarigardo de porlaborista biblioteko.


Hejmpaĝo    Konferenco    Statuto    Aliĝu aŭ Abonu    Kiel pagi    Pri Ni   

© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.