Internacia Komunista Esperantista Kolektivo
Karaj kamaradoj,
Venis la tempo por proponi novan statuton de IKEK. Mi mem ne farus proponon shanghi nian statuton, se ne ekzistus decido de la estraro pri statutshangho. Al la lasta konferenco de IKEK vojaghis kvin k-doj, kiuj elektis provizoran estraron de IKEK (tri el inter si kaj du aliajn) kaj decidis ke la nova statuto postulu ke la membroj pagu kotizon. Krome anoncighas la daurigo de la neakceptebla metodo ke manpleno da k-doj, kiuj havas la esceptan oportunon cheesti tiajn konferencojn, sen ajna alia mandato ol tiu ke ili disponas pri sufiche da mono au loghas proksime, decidu chion pri IKEK anstatau la membraro de IKEK.
Pro tiu situacio mi sentas la neceson proponi statuton alternativan al tiuj proponoj de la estraro. Permesu al mi prezenti mian statutproponon kaj fari kelkajn komentojn pri miaj propono.
Mi antaudankas vin pro via atento.
Vilhelmo Lutermano
_________________
Propono de Vilhelmo Lutermano por la Konferenco de IKEK en la jaro 2008:
La konferenco de IKEK en la jaro 2008 decidu pri jena nova statuto:
1. NOMO: Internacia Kolektivo de Esperantistaj Komunistoj (IKEK)
2. CELOJ:
2.1 Interrilatigi la Esperantistajn komunistojn de la tuta mondo, informi la komunistojn en la diversaj landoj pri Esperanto kaj pri ghia utilo por la laborista movado kaj la diverslandajn Esperantistojn pri la komunisma movado.
Krome, IKEK disponigas siajn kapablojn - lau siaj eblecoj - al la komunistaj partioj kaj movadoj por helpi al skriba kaj parola tradukado kaj por chia alia perado.
2.2 IKEK, kiu ne estas politika partio kaj ne intervenas en decidoj de komunistaj partioj kaj ne faras politikajn decidojn devigajn por siaj membroj, ne estas ligita al specifa tendenco ene de la komunista movado, sed kuraghigas la diversecon kaj plurismon de la esprimighoj kaj analizoj kiujn faras ghiaj membroj, prefere ene de la koncepta kadro de la komunisma movado.
3. MEMBROJ:
3.1 Ekzistas nur individua membreco.
3.2 Membro de IKEK (ikek-ano) estas homo kiu konsideras sin komunisto, sciigas tion al la prezidanto de IKEK au ties reprezentanto, krome estas abonanto de la gazeto "Internaciisto" kaj agnoskas la statuton de IKEK. La membreco estas senpaga, sed monhelpoj al "Internaciisto" au al IKEK estas bonvenaj.
3.3 Eksmembrigho
3.3.1 Ikek-aneco chesas che (a) eksigh-deklaro, (b) cheso de abono al la gazeto (Internaciisto) au (c) eksigo.
Se membro agas evidente kontrau la internacia komunisma movado, chiu ajn ikek-ano povas prezenti eksigo-proponon al la ikek-anaro. Se tiu membro daure konsideras sin komunisto kaj deziras resti ikek-ano, komisiono de tri ikek-anoj priesploras la aferon kaj prezentas ghin al la ikek-anaro kun propono, pri kiu findecidas la ikek-anaro du monatojn post la plendo.
Sankcioj povas esti de admono tra restrikto de membreco-rajtoj, ekz-e nur pasiva cheesto en la diskutejo por difinita tempo ghis, ekstremokaze, portempa au definitiva ekskludo el IKEK.
4. STRUKTURO:
4.1 La membroj de IKEK (ikek-anoj) faras siajn diskutojn kaj decidojn en reta DISKUTLISTO (en 2008, en la listo ikek@yahoogroups.com), kiu estas la DISKUTEJO - apud la gazeto INTERNACIISTO - kaj DECIDEJO (per reta balotado).
4.2 Ili elektas PREZIDANTON kaj ties viculon, kies taskoj estas mastrumi la retan diskutliston (diskutejon) kaj la vochdonadojn en ghi kaj reprezenti IKEK-on ekstere. La prezidanto povas nomumi taskitojn por diversaj taskoj, inkluzive de reprezentaj, post unu monato aprobendajn de la ikek-anaro.
4.3 La ikek-anaro elektas KASISTON, kiu mastrumas la spezojn de la ikek-gazeto (Internaciisto) kaj tiujn de IKEK en diversaj kontoj.
4.4 La ikek-anoj elektas KONFLIKTKOMISIONON konsistantan el tri membroj proponataj de la prezidanto au de aliaj ikek-anoj kaj aprobendaj de la ikek-anaro.
4.5 Se la ikek-anoj konsideras tion necesa, ili povas elekti ESTRARON por la kurantaj aferoj.
4.6 Gravaj decidoj de IKEK estas farataj dum la KONFERENCO de IKEK. Gravaj decidoj estas tiuj pri statutshangho au pri gvidlinio por la sekvanta jaro. Konferenco de IKEK okazas chiujare en loko kiun proponas la prezidanto kaj decidas la estraro au la ikek-anaro. La konferenco estas organizata de la prezidanto kaj ties taskitoj.
4.6.1 La konferenco okazas surloke en korpa cheesto de tiuj ikek-anoj, kiuj povis vojaghi tien, kaj samtempe perrete, en la diskutejo. Proponoj por decidoj en la konferenco devas esti publikigitaj du monatojn antau la konferenco en la gazeto de IKEK kaj en la reta diskutlisto.
4.6.2 La proponoj de la konferenco estas submetataj en sia definitiva formo al perreta vochdonado du tagojn antau la fintago de la konferenco; la vochdonado finighas tagmeze (12:00 h) de la lasta konferencotago. La korpaj partoprenantoj en la kongreso, sub prezido de la prezidanto, konstatas la rezultojn de la vochdonado kaj deklaras la decidojn perrete tuj kaj en la sekva eldono de la gazeto.
4.6.3 Statutshanghaj proponoj bezonas plimulton de du trionoj de la vochoj de la reta vochdonado por farighi validaj decidoj.
4.6.4 Aparta procedo necesas por k-doj kiuj ne sukcesas akiri funkciantan retadreson por partopreni en la reta diskutejo. Tiuj k-doj devas do sendi siajn diskutajn kontribuajhojn per papera poshto al Internaciisto kaj/au al alia k-do kun retaliro (kiu siavice transdonas ilin al la reta diskutejo au krome sendos ilin al la redaktejo de la gazeto), kaj che balotoj sendi sian vochon paperposhte sufiche frue al la konferencejo au deklari alian k-don, kiu partoprenas la retan konferencon, sia delegito. Tiumaniere povas senescepte chiuj k-doj partopreni la diskutojn kaj decidojn de IKEK.
5. Tiu chi statuto, decidita de la IKEK-Konferenco 2008, ekvalidas post aprobo de la ikek-anaro per referendumo en la reta diskutejo ikek@yahoogroups.com; tiu referendumo, kun konsento de minimume du trionoj de la vochoj, finighos unu monaton post fino de la IKEK-Konferenco 2008.
__________________
PRAVIGO DE LA PROPONO:
Mi proponas diskuti kaj decidi pri la proponitaj punktoj unu post la alia kaj fine decidi pri la tiel ricevita tutajho.
1. Nomo: Mi proponas pli klarigi la nomon. Ghis nun ghi estas "Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK)", sed kun la adjektivo "komunista" tiu nomo estas sufiche malklara. Estas pli klare diri ke ni estas kolektivo kiu konsistas el Esperantistaj komunistoj, do: "Internacia Kolektivo de Esperantistaj Komunistoj (IKEK)". Tio shanghas nenion pri la siglo IKEK. Krome, multaj homoj, ech pluraj ikek-anoj mem, jam dekomence interpretis la siglon IKEK kiel "Internacia Kolektivo de Esperantistaj Komunistoj", do la nova nomo sekvas nur kutiman kaj logikan interpretadon de la siglo. Se tamen poste iuj uzas la ghisnunan nomon, tio neniel malutilas.
2. Celoj.
2.1 Pli klara formulado de la ghisnunaj celoj.
2.2 Pli klara formulado de la ghisnunaj celoj.
3. Membroj: La membreco ghis nun ne estas difinita. Tiu "manko" estis intenca, char ni siatempe ne volis eviti la estighon de konfliktoj che ikek-ano inter sia membreco en IKEK kaj tiu de sia nacia kompartio kaj por eviti ke nacia kompartio pro tio distancighu de IKEK. Tiu singardemo reflektighas ankau en la difino de la celoj. Tamen, tiu singardemo estas ankau klare esprimebla en la statuto. Mia propono faras tion en la celoj kaj ankau en la membreco.
3.1 Nur individua membreco ekskludas la alighon de partioj au organizoj. Se ni allasus tion, ni per tio rompus nian devon esti "neutralaj" en la kadro de komunismo kaj limigus la malfermitecon de niaj diskutoj kaj decidoj kaj malhelpus la plenumadon de la plejparto de niaj celoj. Krome, tio preskau malebligus honestajn vochdonadojn, en kiun enmiksighus la principo de "reprezenta demokratio", dum sen tio IKEK povas esti bazdemokratia: chiu k-do havas egalan vochon en la decidoj.
3.2 Difino de membreco estis ghis nun implicita, ankau pro singardemo. Sed shajnas ke en la nuna stato, kun la ghisnunaj spertoj, ni povas esprimi tion pli klare. Jes ja ekzistas membroj de IKEK, kaj - lau la ghisnunaj principoj - chiu k-do difinu mem chu li konsideras sin komunisto. IKEK estas la kolektivo de tiuj homoj kiuj konsideras sin mem komunisto. Chia alia difino estas nepre arbitra, kondukas al senutilaj disputoj kaj ekskludoj. Nia intereso estas kolekti che ni chiujn komunistajn tendencojn, kaj nia argumentado decidas en la konscio de la ikek-anoj pri la praveco de ies au aliies pozicio.
La ghisnuna statuto faris nebulajn aludojn al marksismo-leninismo kaj al Stalino. Mi konsideras tiujn aludojn nenecesaj kaj ech malutilaj, char ili povas konduki al pseudo-diskutoj kiuj nur malproksimigus nin de niaj celoj.
Kiu konsideras sin komunisto ne povas pretervidi la gigantan kaj ech fondan rolon de Markso kaj Engelso, kaj el la postaj aldonoj chiu povas ja elekti siajn preferojn kaj, se li emas, argumenti por ili. Pro tio mi proponas ne refari tiujn aludojn. Komunisto, komunismo, tiuj nocioj sufichas por kompreni ke la Manifesto de la Komunista Partio de 1848 estas la bazo, ne necesas emfazi tion en la statuto. Ankau anarhhiistoj, kiuj eble konsideras Bakuninon pli grava ol Markson, estu bonvenaj en IKEK, char necesas kunigi kiom eble plej larghe (kompreneble ene de la kadro de komunismo) chiujn kiuj povas agi en komunisma senco en la nuntempa agendo.
Do: kiel antaue, sed nun klare dirite: ikek-ano estas tiu kiu konsideras sin komunisto kaj kiu abonas nian gazeton kaj agnoskas la statuton.
3.3 Se estas facila procedo por membrighi, devas ankau esti procedo por eksmembrighi. Kaze de eksigo mi proponas proceduron, sed ankau por sankcioj aliaj ol eksigo. Ne aperas la eksigho pro morto, char se vidv(in)o de mortinto decidas plu aboni la I-iston, la mortinto restas, dum tiu abontempo, ankorau kvazau honora membro - kiu tamen pro evidentaj kialoj ne povas partopreni en diskutoj kaj decidoj.
4. Strukturo: Ghis nun mia propono koncernis nur pli klaran formuladon au detaligon de la ghis nun valida statuto. Mia propono pri la strukturo vere shanghas la ghisnunan statuton kaj praktikon.
4.1 - 4.6: Dum ghis nun la gazeto estas la sola oficiala organo de IKEK kun la estraro kaj la kongreso, kaj la diskutlisto (ikek@yahoogroups.com) statute ech ne menciita, tiu ricevas nun la chefan rolon, tamen apud la gazeto.
Diskutoj okazis ghis nun oficiale nur dum la konferencoj, al kiu venas nur malmultaj k-doj - pro evidentaj kialoj: char IKEK estas mondvasta organizo, la plej multaj k-do devus vojaghi longan distancon kaj multekoste por atingi la konferencejon kaj elspezi tie kroman monon por la restado; la plej multaj k-doj tiom da mono ne havas. Pro tio, la diskuto en IKEK estas limigita al kelkaj esceptaj k-doj kiuj havas sufiche da mono por cheesti en konferencejo.
Tamen jam de jaroj okazas diskuto inter k-doj en nia diskutlisto, kaj la konferenco kun korpa cheesto de kelkaj k-doj montrighis kiel nur aldona kaj fina diskutejo.
Montrighas ankau, ke tiu konferenco kun korpa cheesto ne estas pli fruktodona diskutejo ol la ghisnuna perreta diskutado. Char krome partoprenas en ghi nur manpleno da k-doj, sen ajna delegiteco por reprezenti la necheestajn k-dojn, se ne tiu per la mono kiun ili disponas pli ol la aliaj, tiu speco de "korpe cheesta" konferenco tute ne taugas por mondvasta organizo kiel IKEK.
Ebla alternativo estus elekti regionajn delegitojn por la konferenco kaj pagi iliajn vojagh- kaj restado-kostojn. Por kovri tiujn elspezojn, IKEK devus alte kotizigi la membraron. Tio estus lau la modelo de la reprezenta demokratio kaj sufiche multekosta por la organizo kaj por la membroj.
Ekzistas la vera alternativo, kiu kostas ech ne groshon kaj kiu krome estas strikte bazdemokratia. Tiun alternativon mi proponas chi tie. En la momento, en kiu mi skribas, estas 39 k-doj en la diskutlisto (diskutejo). Do, jam en la nuna stato, decidoj en tiu diskutejo estas multe pli reprezentaj por la ikek-anaro ol la ghisnunaj korpaj konferencoj, kies lastan partoprenis nur manpleno da k-doj.
Ech se oni konsideras ke, se estonte la IKEK-konferenco "alkrochus" sin al pli grandaj okazajhoj de Esperantujo, ekz-e antau au post la Universalaj Kongresoj, nia konferenco povus korpe kunigi pli da k-doj ol ghis nun, tiam tiuj konsistigus chefe regionan konferencon ol mondvastan. La reta diskutejo, male, estas strikte mondvasta kaj strikte bazdemokratia.
Oni povus kontrauargumenti ke ankau en la reta diskutejo ne chiuj ikek-anoj partoprenas. Sed evidentas ke 39 estas preskau okoble pli ol 5, do la kvanta diferenco estas klare favora al la reta konferenco.
Sed ekzistas aliaj diferencoj: En la "korpa" konferenco lastan fojon partoprenis - kaj tio estas tute normala - chefe k-doj kiuj loghas relative proksime de la konferencejo. La partopreno de unu k-do, kiu loghas pli malproksime, estis subvenciata de alia k-do. Tio instigas al du rimarkoj: Unue, la sistemo de subvencio al malproksime loghantaj nepagopovaj k-doj estas principe akceptebla nur, se chiuj nepagopovaj k-doj estas subvenciataj, sed tio estas simple neplenumebla. Kaj due, la regioneco kaj principe duba subvencieco de la "korpa" konferenco kontrastas kun la mondvasteco kaj la egaleco de chiuj k-doj en la reta diskutejo.
Estas vere, ke ne chiuj k-doj havas retaliron por partopreni en la reta diskutejo (kvankam signife pli ol povas partopreni en "korpaj" konferencoj).
Oni devas diri, ke ne nepre necesas propra komputilo por partopreni en la reta diskutejo, ja sufichas havi funkciantan retadreson per kiu oni povas ricevi kaj sendi mesaghojn en ajna retkafejo au che amiko kiu havas komputilon. Kompreneble, propra komputilo kaj telefonkonekto en sia loghejo estas preferinda, sed ne nepra. Junuloj kaj mezaghuloj ghenerale scias senprobleme elturnighi per retkafejo.
Problemojn kun komputiloj kaj interreto havas tiuj k-doj kiuj vivas en kamparo, fora de urboj kun retkafejoj, kaj pluraj pliaghuloj kiuj, kvankam apud retkafejo, ne kuraghas fari la pashon de la "korpe cheesta" al la reta sistemo. Tiuj k-doj devas do sendi siajn diskutajn kontribuajhojn per papera poshto - kiel ghis nun - al Internaciisto kaj/au al alia k-do kun retaliro (kiu siavice transdonas ilin al la reta diskutejo au krome sendos ilin al la redaktejo de la gazeto), kaj che balotoj sendi sian vochon paperposhte sufiche frue al la konferencejo au deklari alian k-don, kiu partoprenas la retan konferencon, sia delegito. Tiumaniere povas senescepte chiuj k-doj partopreni la diskutojn kaj decidojn de IKEK.
Same pri malpli gravaj decidoj inter la konferencoj, se la prezidanto ne estas jam de la konferenco taskita pri tio. Chiuokaze chiuj membroj tiamaniere povas senescepte partopreni en la decidoj.
5. La akcepto de la statuto ne nur de kelkaj "korpaj" konferencanoj, sed de la tuta ikek-anaro (almenau de chiuj kiuj vere volas partopreni ghin) donas al la statuto nedisputeblan autoritaton, ja necesan por ke la k-doj povu identigi sin kun IKEK.
Vilhelmo Lutermano,
Pedro Betancourt, Kubo,
la 18-an de decembro 2007.
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.