Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8). © IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj.
Reprodukto, ekstrakto au traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.
El la raporto de la 16-a Konferenco e IKEK (2007):
"... la konferenco decidis simpligi la formalan strukturon de la Kolektivo per forigo de la kaduka, neuzebla Regularo adoptita en 1998. Restas mallonga Statuto, ŝangebla per simpla konferenca plimulto, al kiu la konferenco aldonis la akcepton de nova metodo elekti estraron – per baloto de la membraro, anstataŭ de la konferencaj ĉeestantoj."
Artikolo 1: Internacia Komunista Esperantista Kolektivo (IKEK) celas: interrilatigi la komunistajn Esperantistojn.
Artikolo 2: Per la lingvo Esperanto, IKEK provas helpi al la internaciaj rilatoj de la laborista movado, precipe de la komunistaj partioj kaj aliaj klasbatalantaj partioj.
Artikolo 3: IKEK ne devas stari flanke de la grandaj problemoj de nia epoko: paco, socia progreso, ekologio, demokratio.
Artikolo 4: IKEK estas malferma al ĉiuj tendencoj de la laborista movado. La Marksismo-Leninismo, kies parto el la IKEK-anoj rigardas deviga fundamento, estas debatebla por ĉiuj.
Artikolo 5: Gravas la komunaj interesoj de laboristaro por paca mondo, socialismo kaj komuna batalo por socialaj interesoj.
Artikolo 6: IKEK ne volas esti unubloka, sed dialektike evoluanta organizo.
Artikolo 7: La landaj KEK povas doni propran nacian statuton koheran kun la principoj de IKEK.
Artikolo 1: Ĉiuj membroj* estas kunvokataj al la Internacia Konferenco (IK).
Artikolo 2: IK elektas la estraron**. Tiu-ĉi konsistas almenaŭ el Prezidanto, Vicprezidanto(j), Sekretario, Kasisto, Redaktisto de Internaciisto. La elektitaj gekamaradoj estas reelekteblaj.
Artikolo 3: Nur IK rajtas ŝangi la statuton per simpla plimulto.
*Membroj:
Decido de la 16-a IK (Ĉehio 2007) difinis membrecon kaj kotizaron:
- Membro estas tiu, kiu petas membrecon, akceptas la statuton kaj pagas membrokotizon.
- Membrokotizo egalas al UEA-kategorio MJ(-T) por la koncerna lando kaj jaro. Membro ricevas Internaciiston senpage.
- Abonkotizo de Internaciisto egalas al membrokotizo.
Laŭ decido de la estraro je 2007-11-30:
- Sensalajrulo, aŭ tiu, kies salajro aŭ pensio estas relative malalta, pagas nur duon-kotizon (ĉu por membreco, ĉu por abono).
** Estraro kaj postenuloj:
Laŭ decido de la 15-a IK (Vilno 2005):
- Post elekto de estraro, la estraro elektas postenulojn.
Laŭ decido de la 16-a IK (Ĉehio 2007), konfirmita de la 17-a IK (Roterdamo 2008):
- Estraron elektas ne konferenco, sed tuta membraro, per antaŭ-konferenca baloto. Rezulton de estrara baloto agnoskas kaj konfirmas konferenco.
© IKEK. Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj. Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko en kiun ajn lingvon nur kun agnosko de la fonto.